Salti al enhavo

Vi Ebligas KDE

Via donaco permesas al KDE daŭre disvolvi la spektaklan Plasma labortablo kaj ĉiujn apojn, kiujn vi bezonas por edukado, produktiveco kaj kreiva laboro.

Via donaco ankaŭ helpas pagi por la serviloj gastigantaj la kodon de KDE, retejojn, kaj la babilejon kaj videokonferencajn kanalojn kiujn KDE-kontribuantoj uzas por komuniki unu kun la alia. Krome, ĝi helpas pagi por evoluspuroj kaj la ĉiujara Akademy konferenco.

KDE volas povi oferti al uzantoj kaj komunumanoj pli bonajn servojn kaj subtenon. Via donaco ankaŭ helpas KDE provizi dungadon al homoj, kiuj povas helpi fari tion.

KDE-budo ĉe ekstera evento

Via donaco utilas ankaŭ al la cetera homaro! Kun ĝi, KDE havas la rimedojn por reklami sensacian katalogon de Libera Programaro al profesiuloj, artistoj, programistoj, infanoj, publikaj institucioj, ne-profitaj organizaĵoj kaj kompanioj tra la mondo.

Infanoj ludantaj kun GCompris

Via donaco ankaŭ subtenas la movadon pri Libera Programaro mem. KDE povas adopti kaj nutri novajn projektojn, helpante ilin atingi maturecon, kaj helpante novajn kontribuantojn fariĝi parto de la Libera Programaro-komunumo kun kariero en etika teknologio.

KDE India kontribuantoj

Kaj se vi estas programisto, vi povas profiti de la [riĉaj iloj kaj kadroj de funkcioj] de KDE (https://develop.kde.org/). La bibliotekoj de KDE faciligas kaj rapide konstrui altnivelajn programojn por ĉiuj platformoj.

En la pasinta jaro, la listo de platformoj pligrandiĝis por inkluzivi la Steam Deck, porteblan videoludan aparaton, kiu funkcias Plasma kaj KDE-aplikaĵoj!

La steamdeck

Vi povas vidi eĉ pli ĉi tie.