Salti al enhavo

KDE por Studantoj

Studi kun KDE

Reenmetu ĝojon en komputiloj

KDE-programaroj helpas vin studi pli efike, uzi viajn aparatojn kiel vi volas kaj ĝojiĝi dume.

Plasma estas Operaciumo kiu adaptiĝas al vi

Forigu malfokusiĝojn

Plasmo ebligas vin lerni kaj labori sen interrompo. Ĝi ne trudas nedeziratajn programojn al vi, ĝi ne montras al vi reklamojn aŭ varbaĵojn, kaj ĝi permesas vin ĝisdatigi kiam ajn vi volas (ekz. ne antaŭ granda limdato).

Tajloru vian laborspacon

Vi povas personecigi vian labortablon per fenestraĵoj, kiel kalkulilo; horloĝo kaj kalendaro por spuri tempon; administranto de tondujo; vortaro; veterraporto; aplikaĵlanĉilo, kaj pli.

Ekhavu pli el via PC

Se vi havas pli malnovan aparaton, ne forĵetu ĝin! Male al aliaj operaciumoj, Plasma estas sufiĉe malpeza por oferti agrablan kaj lertan uzosperton eĉ pri malnova aparataro.

KDE Apoj por Studantoj

Potenca, plurplatforma, kaj por ĉiuj

Niaj sendistraĵaj programoj ekzistas por helpi vin fari aferojn pli rapide--ne por vendi al vi abonojn kaj senutilajn produktojn! De notado al kompleksa statistika komputado, vi povas fidi la apojn kaj ilojn de KDE por viaj studoj kaj preter.

Rigardi ĉiujn KDE-apojn

Merkuro Kalendaro

Observu limdatojn, administru viajn taskojn kaj restu ĉiam mastro de via horaro!

Monatperspektivo de Merkuro montrante kelkajn eventojn

Okular

La Universala Dokumentrigardilo

Okular estas rapida kaj plurplatforma dokumentlegilo kiu estas plenplena je kapabloj. Okular permesas legi PDF-dokumentojn kaj bildstriojn, plenigi formularojn, subskribi dokumentojn, bildigi markdown-dosierojn, kaj multe pli!

LabPlot - matematika diagramado kaj scienca datumanalizo

LabPlot estas libera kaj malfermkoda programo kiu permesas al vi krei altkvalitajn datumbildigojn kaj diagrami simplajn kaj komplikajn funkciojn per malmultaj klakoj. Ĝi estas fidinda kaj facile uzebla datum-analizilo taŭgega por statistiko, kalkulo kaj scienco.

LabPlot-iloj

Francis

Francis uzas la pomodoro-teknikon por helpi vin pli bone administri vian tempon kaj esti pli produktiva dividante studsesiojn en intervalojn apartigitajn per mallongaj paŭzoj.

Marknote

Marknote estas simpla kaj facile uzebla aplikaĵo por prenado de notoj, kiu uzas markdown-dosierojn por kapti viajn ideojn.

KWordQuiz

KWordQuiz estas vortparkeriga aplikaĵo provizanta plurajn lernreĝimojn: fulmkartoj, "demandoj kaj respondoj", kaj plurelektaj demandoj.

Kile

Kile estas amika redaktilo TeX/LaTeX, kiu kompilas, konvertas kaj montras vian dokumenton per unu klako. Ĝi estas optimumigita por verki (La)Tex-dokumentojn kaj aŭtomate-kompletigajn (La)TeX-komandojn.

Navigado ankaŭ estas facila, ĉar Kile konstruas liston de ĉiuj ĉapitroj en via dokumento kaj poste permesas uzi la liston por salti al la responda sekcio.

Vi ankaŭ povas klaki en la spektilo kaj salti al la responda LaTeX-linio en la redaktilo, aŭ salti de la redaktilo al la responda paĝo en la spektilo.

Ekrankopio de Kile

Mentoreca Programo

La mentorecaj programoj de KDE donas al vi la ŝancon akiri unuamane sperton kontribuante al projekto pri libera programaro. En la procezo, vi gajnos valorajn sciojn pri avangardaj teknologioj kaj konstruos vian reton de kontaktoj en la IT-mondo. Fariĝi estimata membro de KDE estas bonega maniero por eki vian karieron en la teknologia industrio!

Ekde 2013, la KDE Studenta Programo funkciigas Sezono de KDE, programo simila al, sed ne tute sama kiel Google Somero de Kodo. Sezono de KDE ofertas ŝancon al ĉiuj (ne nur studentoj) partopreni en kaj kodaj kaj nekodaj projektoj kiuj kontribuas al la KDE-ekosistemo.

Organizita de Google, Google Somero de Kodo estas tutmonda, reta programo koncentrita al alportado de novaj kontribuantoj al malfermfonteca programaro. KDE partoprenis en Google Summer of Code dum ĉiu jaro de sia ekzisto.

En la lastaj jaroj, partoprenantoj de SoK kaj GSoC ne nur kontribuis novajn aplikaĵajn funkciojn, sed ankaŭ evoluigis la KDE-Kontinuan Integrigan Sistemon, statistikajn raportojn por programistoj, interreta kadro, adaptis KDE-aplikaĵojn al aliaj platformoj, verkis teknikan dokumentadon kaj faris. multe, multe pli.

Iuj aliaj malfermfontaj mentoraj programoj, kiujn vi eble volas kontroli: