Salti al enhavo

KDE por Infanoj

KDE disponigas larĝan aron da aplikoj por infanoj kovrantaj kaj edukajn aplikojn kaj ludojn.

GCompris

Eduka programaro uzata de instruistoj kaj gepatroj tutmonde. GCompris inkluzivas grandan nombron da agadoj por infanoj de 2 ĝis 10 jaroj, kovrante ĉion, de bazaj kalkuladaj kaj alfabetaj agadoj, ĝis matematikaj kaj logikaj pordegoj uzataj en elektroniko.

Ada & Zangemann - Rakonto pri programaro, rultabuloj kaj framboglaciaĵo

Ĉi tiu ilustrita libro rakontas la historion de la fama inventinto Zangemann kaj la knabino Ada, scivolema modifemisto. Ada komencas eksperimenti kun aparataro kaj programaro kaj dume rimarkas kiom decida ĝi estas por ke ŝi kaj aliaj povu regi teknologion.

Tridirekta elektra adaptilo, lado da farbo, pinĉilo, muso, lutfero, telefono kaj klavaro formas cirklon kun maldika blanka bukla linio. Ene de la cirklo, Ada kaj Zangemann alfrontas unu la alian. Zangemann estas maljunulo kun okulvitroj kaj Ada estas juna knabino kun bukla nigra hararo.

La libro estas aktuale havebla:

KTuberling

KTuberling simpla konstruludo taŭga por infanoj kaj plenkreskuloj. La ideo estas simpla kaj konvinka: algluu la trajtojn sur la terpomon kaj kreu vian propran karakteron!

Elŝuti

KLettres

KLettres helpas vin lerni alfabeton en nova lingvo kaj poste legi simplajn silabojn. Taŭga por junaj infanoj de du jaroj kaj pli, kaj por plenkreskuloj, kiuj volas lerni la bazojn de fremda lingvo.

Elŝuti

KolourPaint

Liberigu vian kreemon per ĉi tiu facile majstra farba programo.

Elŝuti

Ludoj

Kolekto de ludoj por infanoj de 6 ĝis 99 jaroj!

Elŝuti