Salti al enhavo

KDE por Ludantoj

Ĝuu viajn ludojn en Plasma kaj Linux

KDE Plasma sur la Steam Deck

Ludu vian tutan ludbibliotekon per ĉi tiu portebla konzolo, kiu havas la flekseblecon de komputilo. La Steam Deck funkcias KDE Plasma optimumigita por ludi la plej novajn AAA-ludojn kaj viajn ŝatatajn emulilojn. Vi povas eĉ konekti ekranon, klavaron kaj muson por plena sperto pri labortabla komputilo bazita sur Plasma.

Steam deck montranta Plasma-labortablon

Eksciu kiel KDE kontribuis al la sukceso de Steam Deck, observante la sekvan prelegon.

Proton kaj ProtonDB

Proton estas nova ilo eldonita fare de Valve Software kaj integrita kun Steam Play. Proton igas ludi Vindozajn ludojn en Linukso tiel simple kiel premi la Ludbutonon ene de Steam. Sub la kapuĉo, Proton konsistas el pluraj popularaj teknologioj, inkluzive de Wine kaj DXVK inter aliaj, kiujn ludantoj alie devus instali kaj prizorgi si mem.

ProtonDB estas amaskunlabora Linuksa datumbazo de raportoj pri ludokongrueco enhavanta raportojn pri pli ol dudek miloj da ludoj.

Pli ol3 000 ludojkontrolitaj de steam deck
Pli ol10 000 ludojludeblaj

Bottles

Ne disvolvita de KDE sed tamen tre helpa, Bottles estas libera kaj malfermfonta programaro, kiu uzas mediojn por helpi vin facile administri kaj lanĉi Vindozajn aplikaĵojn en Linukso. Vi povas havi tujan aliron al la plej popularaj ludbutikoj (ekz. Epic Games Store, EA Launcher, Battle.net ktp.) kaj tiam ludi viajn plej ŝatatajn ludojn, kvazaŭ vi estus en Vindozo.

Esploru nian kolekton de klasikaj ludoj

Mankas ludi Solitaire? Ne plu, danke al KPatience kaj la reston de la KDE-Ludoj. Ĉi tiuj ludoj ne havas DLC, reklamojn aŭ spuristojn kaj ne pagendas por venki. Ni ĝuu ludojn kiel ili estis intencitaj.

Ekrankopio de kpatience montranta kartojn sur tablo

Granatier

Klono de Bombulo

Kapman

Klono de Pac-Man

KMahjongg

Mahjongg Solitaire

KMines

"Minesweeper"-simila ludo

KNights

Ŝakludo

KPatience

Pacienca Kartludo

See all games

Plasma for ludemuloj

Modifebla

Plasma estas tute modifebla kun diversaj etendpunktoj. Kreu novajn stilojn, ŝanĝu la kolorskemon de viaj programoj, verku propran taskoŝanĝilon, faru viajn proprajn Plasma-fenestraĵojn kaj verku kompleksajn tapetajn kromaĵojn aŭ kompostilajn efikojn.

Plumpeza

Plasmo estas malpeza sur viaj komputilaj rimedoj, donante pli da potenco por viaj ludoj. Monitoru vian sistemmemoran kaj CPU-uzadon per Plasma System Monitor.

Vi povas etendi Plasma System Monitor por monitori viajn sunpanelojn se vi volas.

Ekhavu vian novan aparataron kun Plasma antaŭinstalita

Rigardu kelkajn el la aparatoj disponeblaj de niaj partneroj, de porteblaj videoludaj konzoloj al potencaj komputiloj:

Ĉi tiu retejo ne havas aliĝon kun Valve Software. Ĉiuj ludbildoj kaj emblemoj estas posedaĵo de iliaj respektivaj posedantoj.