Donacu kaj subtenu KDE
Helpu nin krei programaron kiu donas al vi plenan liberecon, protektas vian privatecon kaj estu parto de bonega komunumo
Iĝu Subtena Membro
Unufojaj Donacoj
(Funkciigita per PayPal)
Aliaj Manieroj Donaci
Ni ankaŭ akceptas donacojn per propra monata kvanto, rekta banktranspago en EU, persona ĉeko en Usono, donackongruado per Benevity kaj GitHub Sponsors.
Lerni pli
Kien iras la mono?
Via malavara donaco helpas pagi salajrojn por dungitoj kaj entreprenistoj kiuj partoprenas inter la pli vasta KDE-Komunumo por krei, dokumenti kaj reklami KDE-programaron. Ĝi ankaŭ helpas pagi por la kosto de gastigado de konferencoj kaj disvolvaj sprintoj, servila infrastrukturo kaj laŭleĝaj kotizoj faritaj por defendado de libera programaro.
Subtena Membro-Programo por korporacioj
Ĉu vi estas parto de entrepreno aŭ korporacio interesita pri sponsorado de KDE-disvolviĝo? Krom ebligi bonegan programaron, subtenaj membroj ankaŭ havas siajn emblemojn aldonitajn al la retejo de KDE kaj multaj presitaj reklamaj materialoj.
Lerni pliPri KDE e.V.
KDE e.V. estas la neprofitcela organizo malantaŭ la KDE-komunumo. Ĝi estas bazita en Germanio kaj tiel donacoj estas impostdeducteblaj en Germanio (vidu detalojn ne la germana). Se vi loĝas en alia EU-lando, via donaco ankaŭ povus esti impostdekalkulebla. Bonvolu konsulti vian impostan konsiliston por detaloj.
Aparataro kaj Servoj
Vi ankaŭ povas donaci varojn kaj servojn al KDE. Ni konservas liston de la organizoj kiuj faris gravan kontribuon.
Receipts (Spendenquittungen)
If you need a receipt ("Spendenquittung") for your donation, please contact the KDE e.V. treasurer.