Salti al enhavo

Distribuoj kun Plasma kaj KDE-Aplikoj

Ĉi tiu paĝo listigas kelkajn el la plej popularaj Linuksaj distribuaĵoj kun antaŭinstalita KDE-programaro. Ni rekomendas, ke vi konatiĝu kun la priskriboj en la projektejoj por akiri pli kompletan bildon.

Kubuntu

empty laptop with an overlay

Kubuntu estas la Ubuntu-versio kun KDE-programaro defaŭlte. Programistoj strebas provizi uzeblecon por komencantoj. La defaŭlta instalo inkluzivas multajn popularajn programojn kaj ilon por administri pelilojn.

Canonical, la programisto de Ubuntu kaj Kubuntu, estas KDE-patrono.

Lerni pli

openSUSE

empty laptop with an overlay

openSUSE venas en du versioj. Leap, stabila distribuo kun regulaj eldonoj, venas kun LTS-versioj de Linukso, Qt kaj Plasma. Tumbleweed, ruliĝanta distribuo kun la plej novaj versioj de ĉiuj pakaĵoj

SUSE estas KDE-patrono.

Lerni pli

KDE-neono

empty laptop with an overlay

KDE neono prenas la plej novajn Plasma labortablon kaj KDE-aplikaĵojn kaj konstruas ilin freŝaj ĉiutage por via plezuro, uzante la stabilan Ubuntu LTS-bazon.

KDE neon Uzanta Eldono estas konstruita el la plej laste eldonita programaro aŭtomate almetata kaj eldonata kiam ĝi estas testita.

Ni ankaŭ havas Testing kaj Malstabilajn eldonojn konstruitaj rekte de nepublikigita Git por helpi evoluigi nian programaron.

Ĝi estas instalebla kiel via Linuksa distribuo aŭ de Docker-bildoj.

KDE neon estas KDE-projekto.

Lerni pli

Fedora KDE

empty laptop with an overlay
Fedora estas stabila distribuo sponsorita de Red Hat. Nova versio de Fedora estas publikigita ĉiujn 6 monatojn.
Lerni pli

Manjaro KDE

empty laptop with an overlay
Manjaro estas distribuo bazita sur Arch Linux, celanta simpligi ĝian instaladon kaj agordon. La Manjaro KDE-versio, precipe, estas agordita por uzi KDE Plasma kaj KDE-kernaplikaĵojn.
Lerni pli

Aliaj Distribuoj

Vi povas instali KDE-aplikaĵojn kaj Plasmon en aliaj Linukso-distribuoj kaj aliaj operaciumoj. Listo de tiuj estas havebla en la KDE Community-Vikio.
Lerni pli

Instrukcioj pri Instalado

Vi povas instali iajn el tiuj Linuks-eldonoj uzante KDE ISO Image Writer Writer.

Ĉiu distribuo ankaŭ devus enhavi instalinstrukciojn kaj tujstartan gvidlibron.

Vi povas ankaŭ aĉeti aparatojn per Plasma.