Skip to content

Donacu kaj subtenu KDE

Helpu nin krei programaron kiu donas al vi plenan liberecon, protektas vian privatecon kaj esti parto de bonega komunumo


Other ways to donate

PayPal-statistiko

Subtena Membro-Programo por individuoj

Montru vian amon al KDE donacante 100€/jare! Invitu ĉeesti la ĉiujaran ĝeneralan asembleon de KDE e.V. kaj ricevu regulajn unuamanajn raportojn pri la agadoj de KDE

Learn More

Subtena Membro-Programo por korporacioj

Ĉu vi estas parto de entrepreno aŭ korporacio interesita pri sponsorado de KDE-disvolviĝo? Krom ebligi bonegan programaron, subtenaj membroj ankaŭ havas siajn emblemojn aldonitajn al la retejo de KDE kaj multaj presitaj reklamaj materialoj.

Learn More

Kien iras la mono?

Via malavara donaco helpas pagi salajrojn por dungitoj kaj entreprenistoj, kiuj partoprenas inter la pli vasta KDE-Komunumo por krei, dokumenti kaj reklami KDE-programaron. Ĝi ankaŭ helpas pagi por la kosto de gastigado de konferencoj kaj disvolvaj sprintoj, servila infrastrukturo kaj laŭleĝaj kotizoj faritaj por defendado de libera programaro.

Subteni Engaĝitan Komunumon

Nia komunumo evoluigis ampleksan varion de aplikoj por komunikado, laboro, edukado kaj distro. Ni havas fortan fokuson trovi novigajn solvojn al malnovaj kaj novaj problemoj, kreante viglan, malferman atmosferon por eksperimentado.

Pri KDE e.V.

KDE e.V. estas la neprofitcela organizo malantaŭ la KDE-komunumo. Ĝi estas bazita en Germanio kaj tiel donacoj estas impostdeducteblaj en Germanio. Se vi loĝas en alia EU-lando, via donaco ankaŭ povus esti impostdekalkulebla. Bonvolu konsulti vian impostan konsiliston por detaloj.

Aparataro kaj Servoj

Vi ankaŭ povas donaci varojn kaj servojn al KDE. Ni konservas liston de la organizoj kiuj faris gravan kontribuon.