Plasmo
La venontgeneracia labortablo por Linukso
KDE-Aplikaĵoj
Potenca, plurplatforma kaj por ĉiuj
Uzu KDE-programaron por navigi en la reto, konservi kontakton kun kolegoj, amikoj kaj familio, administri viajn dosierojn, ĝui muzikon kaj filmetojn; kaj fariĝu krea kaj produktiva ĉe la laboro. La KDE-komunumo disvolvas kaj konservas pli ol 200 aplikaĵojn kiuj funkcias sur iu ajn Linuksa labortablo, kaj ofte ankaŭ aliaj platformoj.
Kontakto
Pritraktu ĉiujn viajn retpoŝtojn, kalendarojn kaj kontaktojn ene de ununura fenestro kun Kontact.
GKompris
GCompris estas altkvalita eduka programaro, inkluzive de granda nombro da agadoj por infanoj de 2 ĝis 10 jaroj.
LabPlot
LIBERA, malfermfonta kaj plurplatforma programaro pri Vidigo kaj Analizo de Datumoj alirebla por ĉiuj.
Aparatoj
Aĉeti komputilon kun Plasma antaŭinstalita
Steam Deck
La Steam Deck estas portebla konzolo, kiu funkciigas la plej novajn AAA-ludojn kun la fleksebleco de plena komputilo.
Pinebook Pro
La Pinebook Pro estas pagebla ARM-funkciigita tekkomputilo. Ĝi estas modula kaj hakebla en maniero kiel nur Malferma Fonta projekto povas esti.
KDE Slimbook
La Slimbook estas brila, glata kaj bonaspekta tekkomputilo, kiu povas fari ajnan taskon danke al sia potenca AMD Ryzen-procesoro.
KFokus
La tekkomputilo Kubuntu Focus estas altforta, laborfluo-fokusita tekkomputilo, kiu ekspediĝas kun Kubuntu instalita.
Aliaj aparataj produktantoj vendas aparatojn kun Plasmo. Vidi ĉiujn aparatojn
Anoncoj
KDE’s Annual report for the year 2023 is out
KDE ⚙️ Gear 24.08
KDE Liveras Frameworks 6.5.0
KDE Plasma 6.1.4, Bugfix Release por aŭgusto
KDE Eco
Aliĝi al la daŭrigebla softvarmovado
Programaro havas rektan efikon sur energia kaj rimeda konsumo. KDE havas la celon provizi programaron kiu faras tion en maniero kiu reduktas la median efikon de programaro.
Ni igu energiefikan programaron kaj ciferecan daŭripovon parton de nia komunumo. Ni povas vivi laŭ nia respondeco por ĉi tiu kaj estontaj generacioj!
Manlibro de KDE Eko
La manlibro "Applying The Blue Angel Criteria To Free Software" donas superrigardon pri la media damaĝo kaŭzita de programaro kaj kiel la Blue Angel-ekoetikedo —la oficiala media etikedo de la germana registaro— disponigas komparnormon por daŭrigebla programaro-dezajno. Lernu kiel la valoroj de travidebleco kaj uzantaŭtonomio de Libera Programaro nutras daŭripovon, kaj ankaŭ kiel starigi dediĉitan laboratorion por mezuri la energikonsumon de via programaro!
La KDE-Komunumo
Internacia teamo evoluanta kaj distribuanta Malfermfontan programaron.
Nia komunumo evoluigis ampleksan varion de aplikoj por komunikado, laboro, edukado kaj distro. Ni havas fortan fokuson trovi novigajn solvojn al malnovaj kaj novaj problemoj, kreante viglan, malferman atmosferon por eksperimentado.